Popolkara reĝo
(verkis Claude Rouget – artikolo aperinta en Monato, februaro 1991)
Foje estis reĝo, vidvo vivinta feliĉan kunestadon kun sia edzino. Ili havis tri afablajn gefilojn. La reĝo estis maljuna sed vigla. Tamen, iam, li malsaniĝis kaj mortis...
Ne temas pri fabelo sed pri nuna realeco en Norvegio. Reĝo Olav mortis la 17-an de januaro 1991, je la aĝo de 87 jaroj. Li ne estis klasika reĝo. Popolamika, popolproksima kaj sekve popolŝatata li estis. Naskiĝinta en 1903, li ekregis en 1957 kaj lasas post si multajn malrasismajn kaj pacamajn bondezirojn, paroladojn kaj agojn. Senĉese aktiva ĝis aprilo 1990, kiam lia sano subite malfortiĝis. Lia koro eble ne eltenis la ekmiliton en la Golfo okazintan nur kelkajn horojn antaŭ lia morto.
Kiel ateston de sia amo al la ĵus mortinta reĝo, la norvega popolo tuj amase portis kandelojn antaŭ la reĝan palacon kaj dekmilope salutis lian korpon en la reĝa kapelo. Eĉ la maldekstraj socialistoj, oficiale respublikanoj, ne esprimis malamikan signeton al la «popoldemokrata» reĝo.
Per sia ekzempla konduto, Olav pruvis
ke eblas havi altan respondecon kaj popolan humilecon. Abundas bildoj
montrantaj la reĝon skianta, velanta... aŭ tramveturanta.
Olav estis homo, eĉ afablega homo, kaj tial lin ŝatis ĉiuj,
inkluzive multaj «niaj novaj samlandanoj» kiel Olav nomis
la enmigrintojn.
Harald la 5-a, filo de Olav, havas nun egan taskon sekvi la vojon de sia patro kaj avo, ĉar ankaŭ Haakon, reĝo de Norvegio de 1905 ĝis 1957, jam estis tre populara. Certe norvega reĝo havas limigitan povon pro la konstitucio de la lando, sed li tamen havas multon por fari: reprezenti Norvegion eksterlande, prezidi la registarajn kunvenojn (eĉ se nur formale), k.a.
Jen do nova formo de tiu fabeleca
realeco: Foje estis reĝo, tiom ŝatata de sia popolo ke
multaj ploris kiam li mortis. La reĝo havis filon kaj la tuta
popolo fidis je lia filo ke li similos ambaŭ siajn patron kaj
avon...
Vidu ankaŭ artikolon «Nacia festo sen armiloj» kiu aperis en Monato en majo 1990.
|
Aliaj paĝoj en Esperanto
PS en Tromsø
Retfotoj pri Tromsø
Birdaj kantoj
Nacia festo (Monato)
Familia Esperanto 46
Familia Esperanto 47
Familia Esperanto 48
|