![]() |
|
| Vi estas ĉi tie: Claude Rouget > Esperantaj paĝoj > Retaj fotoj pri Tromsø |
|
![]() |
La retfotiloj de Tromsø ĉefe situas en la urbocentro (2). Eblas vidi jenajn lokojn:
Tri retfotiloj estas instalitaj surtegmente de oficialaj konstruaĵoj en la sudo de la insulo de Tromsø. Ili montras:
Ankaŭ la universitato de Tromsø posedas retfotilon (3) kiu montras la markolon de Tromsdalen el la nordo de la insulo.
Sed ilia kolekto pri kvazaŭvidbendaĵoj eble estas ankoraŭ pli interesa. El la retejo eblas elŝuti kvazaŭvidbendaĵon pri iu ajn dato post 2002-05-31. Por ĉiu dato elekteblas tri grandoj de dosiero. Malkovru sennoktan tagnokton junian aŭ decembran tagmezon sen suna lumo! Sufiĉe surprize, ĉu ne?
Aldone al la retfotiloj listigitaj supre, endas mencii pliajn ok retfotilojn instalitajn sur ŝipo. Sekvu itineron de ŝipoj laŭlonge de norvega marbordo inter Bergen kaj Kirkenes. Serĉu rubrikon Webcams aboard en la retejo de Hurtigruten.
La universitata muzeo de Tromsø ne havas (ankoraŭ?) retfotilon. Sed ĝi posedas aron da 50 000 fotoj, ĉiuj atingeblaj per la reto, dank'al serĉilo efika kaj facile uzebla. La retpaĝoj havas tekston nur en la norvega, sed eblas kompreni sistemon sen koni la lokan lingvon. Kiam vi esto decidinta viajn serĉkriteriojn, alklaku butonon Søk nå.
La retejo de la lifto ankaŭ proponas fotaron pri Tromsø dum la tuta jaro. Trafoliuminda!
Vi trovos ankaŭ dudekon da belaj fotoj de la urbo en la retejo de la komunumo de Tromsø.
Norske sider
Pages françaises
Nacia festo (Monato)
Ĝisdatigita la 3-an de novembro 2007 |