Claude Rouget

claude.rouget.org

eo Bonvenon al mia retejo ! eo

 


Pasporta Servo en Tromsø

Ni aperas en Pasporta Servo 2017 kun jenaj informoj: 2 gastoj, 5 tagnoktoj, avertu telefone aŭ rete. Ni estas nefumantoj. Bicikloj prunteblas. Ni parolas Esperanton hejme. Eblas ankaŭ familio kun infanoj.

Kiuj ni estas?

Pasporta Servo

Claude estas franco, naskiĝinta en 1959 kaj loĝanta en Norvegio depost 1987. Li instruas matematikon, historion kaj francan lingvon en norvega mezlernejo.

Ljuba estas rusino, kiu naskiĝis en Tomsk en 1958. Ŝi transloĝiĝis al Tromsø en 1998. Ŝi estis elektronikistino kaj instruistino pri Esperanto, sed nun havas neinstruan laborpostenon en lernejo.

Aleksandra estas nia filino, ĉarma 18-jarulino, kiu parolas france kun patro, ruse kun patrino, norvege en lernejo, kaj Esperanton kun gastoj!

Kial veni al Tromsø?

  • Por spekti noktomezan sunon, inter la 20-a de majo kaj la 15-a de julio. Ne indas veturi al Norda kabo! Vi spertos sennoktan diurnon same bone en Tromsø!
  • Por viziti muzeojn pri polusaj regionoj, pri samea kulturo kaj vidi la urbon mem. La urbo estas tamen pli viva ekster la somero, kiam la 8000 studentoj malferias. Claude estas de majo 2002 oficiala ĉiĉerono por turisma oficejo.
  • Por migri en nordnorvega montaro. Claude volonte gvidos vin al dometoj de piedturisma asocio, se vi emas paŝi dum tri-kvar horoj en facila tereno. Claude iam respondecis pri Nonsbu.
  • Por fiŝkapti moruon kaj verdan gadon (ni havas fiŝkaptilon kaj konas la ĝustajn fiŝlokojn). Nenio pli bongustas ol memkaptita freŝa fiŝo...
  • Por ĝui sensunan periodon inter la 20-a de novembro kaj la 15-a de januaro: taglumo oranĝa kaj rozkolora, norda lumo ondumanta en sennuba nokta ĉielo, jen neforgeseblaj naturspektakloj!
  • Por promenskii, de januaro ĝis aprilo-majo. Jam ekster la doma ŝtuparo eblas surskiiĝi kaj ekgliti sur la blanka neĝkovrilo...

Kiel veni al Tromsø?

BEMI-signo
  • Bicikle: vojo tra Svedio kaj norda Finnlando estas plej mallonga kaj ebena, sed iom teda. Se vi biciklas en Norvegio, evitu E6 (la ĉefa vojo al nordo) aŭ biciklu dumnokte (vi ne bezonas lumon dum somero... krom en kelkaj tuneloj!).
  • Trajne el Oslo aŭ Stockholm: vojaĝo daŭras multajn horojn sed ĉiukaze vi devos busi, ĉar trajno dume ne venas ĝis Tromsø.
       El Oslo trajnu posttagmeze, dormu en nokta trajno de Trondheim al Fauske kaj poste busu tutan tagon unue el Fauske al Narvik, kaj poste el Narvik al Tromsø. Vi alvenos je la 20-a horo al Tromsø.
       El Stockholm ektrajnu per ŝtata trajnkompanio SJ je 18.10. Vi alvenos al Narvik la morgaŭon je 13.00. Vi devos paŝi 800 metrojn ĝis busstacio, de kie vi busos al Tromsø je 15.20.
  • Buse el Finnlando: somere (de ekjunio ĝis mezseptembro) eblas busi el Rovaniemi (norda Finnlando) al Tromsø.
  • Ŝipe: per t.n. Hurtigruta vi povas ŝipi el Bergen, Trondheim aŭ Bodø. Norde de Bodø la pejzaĝo estas belega, ĉar ŝipo navigas tra famega Lofoten-insularo. Ŝipoj eknavigas ĉiutage de Bodø je 15.00 kaj alvenas unu tagnokton poste al Tromsø, je 14.30.
  • Aŭte: estas 1650 km de Oslo al Tromsø per tera vojo... Ankaŭ aŭtaj vojaĝoj estas danĝeraj por la medio... Cetere vi rajtas senpage ŝofori lu-aŭton se vi loĝas en Skandinavio.
  • Petveture: pro malmulta trafiko (kompare kun aliaj landoj de Eŭropo) kaj skeptikemo de norvegoj al petveturantoj, tiu metodo ne taŭgas por urĝemuloj. Ankaŭ ne ekzistas tiaj petveturaj servoj, kiaj BlaBlaCar.

Kiel kontakti nin?

  • Ĉiuj necesaj informoj pri adreso, telefono kaj valida retpoŝta adreso staras plej sube de ĉefpaĝo.
  • Vi povas printi mapon de nia kvartalo.
Aliaj paĝoj en Esperanto

  Popolkara reĝo

  Nacia festo (Monato)

  Familia Esperanto 46

  Familia Esperanto 47

  Familia Esperanto 48

Ĝisdatigita la 27-an de januaro 2018