Nacia festo sen armiloj
(verkis Claude Rouget – artikolo aperinta en Monato, majo 1990)
Kion kutime faras landaj gvidantoj por
nacia festo? Ili montras novajn armilojn kiuj kapablas detrui la
najbaran popolon, fortajn armeojn pretajn batali, mortigi kaj morti
por sia lando, kaj similajn atak-defendilojn. En la ĉefurbo,
la stratojn okupas miloj da pafistoj, pafiloj, militiloj, kiuj iom
strange devas pruvi dum la nacia tago ke la popolo de la lando estas
forta kaj nevenkebla.
En Norvegio, la 17-a de majo estas
festo de la infanoj. La nacia tago, kiu memorigas pri la sendependiĝo
de Norvegio en 1814 (dum 400 jaroj Norvegio estis dana kolonio),
neniu soldato, neniu kanono montriĝas surstrate. La strato apartenas unuavice al la lernejanoj.
Ĉiuj lernantoj procesias kun belaj tradiciaj kostumoj kaj flagetoj en la manoj. Unue la plej junaj venas. La infanĝardenoj, kaj poste la bazlernejoj promenigas siajn etulojn sur la plej larĝa strato de la urbo (kompreneble ne estas aŭtotrafiko). Poste venas la mezlernejanoj ludante amuzajn teatraĵetojn. Fine sekvas, kantante aŭ eĉ dancante, diversaj
grupoj de civitanoj, kiel korusanoj, klubanaroj, k.s.
Multegaj spektantoj admiras la kortuŝajn
geknabetojn kantante iri, kaj ridas kiam la 18-jaruloj prezentas
siajn ŝercojn marŝante aŭ kurante. Kiam ĉiuj
infanĝardenoj, lernejoj, plenkreskulaj kluboj pasis, la spektantoj sekvas la longan procesion ĝis la ĉefplaco de la urbo
por aŭskulti pacteman prelegon de unu el la urbestraranoj. Samtempe, multaj kurvendistoj proponas panetojn kun kolbasoj por kelkaj kronoj.
En Norvegio, la 17-an de majo, povas malvarmi, eĉ neĝi, sed ĉiukaze tiu tago pli similas al festo de studjarfino aŭ pagana saluto al noktomeza suno, kiu aperas proksimume je tiu dato en la nordo de la lando, sed neniel kiel honortago al defendistaro.
Tio bedaŭrinde ne signifas ke la armea buĝeto estas nula: ĝi ankoraŭ kreskis ĉi-jare kaj Norvegio ne intencas el-NATO-iĝi. Necesus 365 deksepaj de majo!
Vidu ankaŭ artikolon «Popolkara reĝo» kiu aperis en Monato en februaro 1991.
|
Aliaj paĝoj en Esperanto
PS en Tromsø
Retfotoj pri Tromsø
Birdaj kantoj
Popolkara reĝo
Familia Esperanto 46
Familia Esperanto 47
Familia Esperanto 48
|